jueves, 14 de octubre de 2010

Aperis la 87-a numero de GAZETO ANDALUZIA

Ĵus aperis la n-ro 87-a de GAZETO ANDALUZIA, oficiala organo de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo.  Ni invitas legi la revuon al ĉiuj andaluzaj geesperantistoj.  Ene de ĝi Vi trovos informojn pri la disvolviĝo de esperanto en Andaluzio; la lastajn novaĵojn pri la okazigo en Jaeno, fine de la monato oktobro, de la ĉi-jara Andaluza Kongreso de Esperanto; artikolon pri la libro “1984” de George Orwell kaj liaj rilatoj kun esperanto;  historian esploron pri skota reĝo, kies postmortaj restaĵoj, ripozis en Andaluzio.  Esperanta Jura Asocio, internacia faka asocio, sinprezentas en la paĝojn de nia revuo. “Lingva Angulo” pruvos klarigi kiamaniere  uzi la propozicion “ĉu”.  Itala samideanino parolas nin pri la ĵus okazita 6-a Azia Kongreso de Esperanto en Ulanbatoro, la mongola ĉefurbo.  La historia fako “Notoj pri Esperanto kaj Andaluzio” parolas ĉi-numere pri elstara hispana sciencisto, politikisto kaj esperantisto Generalo Emilio Herrera Linares, kiu naskiĝis en Granado.  Ĉi-numere ni turismas en Linares; pri Jaeno ankaŭ temas la paĝoj pri Misteroj kaj Legendoj, ĉi-foje ni parolas pri la Sankta Vizaĝo de Jaeno.  Dank’al la paĝo “Andaluza Kuirarto” ni lernos kuiri pagelon laŭ la stilo de la urbo Rota en Kadizo kaj fine, la flamenka paĝo temas pri la ministaj kantoj.

Do, jen nova eldono de nia revuo en esperanto.  Ni invitas al ĉiuj gesamideanoj ne nur legi ĝin, sed ankaŭ kunlabori okaze de la venontaj numeroj.  Ni memorigas al ĉiuj, ke nia revuo aperas 4-foje en la jaro.

Pliaj informoj pri la revuo en:  esperanto14  heliko  ono.com     heliko = @


Acaba de aperecer el número 87 de GAZETO ANDALUZIA, órgano oficial de la Asociación Andaluza de Esperanto.  Invitamos a todos los esperantistas andaluces a leer la revista.  En ella podreis encontrar informaciones sobre el idioma esperanto en Andalucía; las últimas noticias sobre el Congreso Andaluz de Esperanto, que se celebrará este año en Jaén a finales del mes de octubre; un artículo sobre el libro de George Orwell "1984" y sus relaciones con el idioma esperanto; un estudio histórico sobre un rey de Escocia, cuyos restos mortales descansaron en Andalucía.  La Asociación de Juristas Esperantistas se presenta en las páginas de la revista.  La sección "Lingva Angulo" intentará aclarar cómo usar correctamente la partícula "ĉu".  Una esperantista italiana nos habla del 6º Congreso Asiatico de Esperanto, que ha tenido lugar en Ulan-Bator, capital de Mongolia.  La sección de historia "Notas sobre el esperanto y Andalucía" nos habla en este número sobre un destacado científico, político y esperantista español que nació en Granada, el General Emilio Herrera Linares.  Haremos turismo en Linares y siguiendo en Jaén hablaremos de misterios y leyendas de Andalucía, esta vez sobre la reliquia del Santo Rostro.  En la página "Andaluza Kuirarto" aprenderemos a cocinar urta a la roteña y por último en la página de flamenco podremos leer algo sobre los cantes mineros.

Así que te presentamos un nuevo número de nuestra revista en esperanto.  Y por supuesto no sólo invitamos a todos los esperantistas a leerla, sino también a colaborar con ella en los próximos números.  Os recordamos que la revista es cuatrimestral.

Más información sobre la revista en:   esperanto14 arroba ono.com   arroba = @


No hay comentarios:

Publicar un comentario