lunes, 31 de enero de 2011

Kunsido en Linares

Foto: Mariló Torres
Kun granda plezuro kaj ĝojo, la pasintan 28-an de januaro, vendredo, mia edzino kaj mi havis la eblecon kafumi kun niaj samideanoj el Jaeno, Higinio kaj Jordi, kiuj akceptis mian inviton, kun la ideo babili en centra kafejo de la urbo, ĉefe kun Higinio, kiu sciis malmulte pri la lastaj  aferoj okasintaj en AEU, kaj pri la renovigita Asocio fore de la pakto kun la Esperanta-Civito. Kiel dirite, Higinio sciis preskau nenion pri la lastaj ŝanĝoj kaj tute konsentis pri nia decido antaŭiri sendepende kun nia grava laboro disvastigi Esperanton. La babilado estis tre agrabla kaj fruktodona, oni parolis eĉ pri Interlingua, lingvo, kiun li tre bone regas kiel bona lingvistiko, sed ĉefe pri la pasinta Kongreso de Jaén kaj nia projekto kongresi en Granado. Kompreneble li parolis pri siaj travivaĵoj kun Esperanto dum la kvindekaj jaroj, kiam ne ekzistis televido, kaj nur per radio-aparato, li enregistris centojn da programoj en Esperanto: radio vatikana, ĉina radio, pola radio, ktp, kiujn li nuntempe kaj pacience, per moderna aparato ekomputiligas.  Mi konstatis lian emocion, kaj mi tre ĝojas ĉi sperton, ĉar li estas tre valora kaj tre inteligenta homo, kiu certe kunlaboros kun la movado en Andaluzio. Mi opinias ke ni devus renkontiĝi pli ofte , ne nur kun li, sed kun aliaj esperantistoj, kiuj estas izolitaj, sed ilia entuziasmo estas viva kaj ni devas revivigi tiun flamon, “la verdan flamon” de la esperantistoj. La reton, nian bultenon kaj aliajn informilojn, ni devas uzi ne nur por informado sed kiel aktiva kunlaborado, kaj tiamaniere neniu sentos sin sola, ĉar Zamenhof elpensis la lingvon, ne nur por komunikado, sed por unuigo de la popoloj. Jordi uzis permeson je sia laborejo por kunsidi kun ni kaj partopreni la interesan babiladon, kaj dum pli ol unu horo li restis tie, kaj Higinio profitis la okazon peti de li valorajn “informadikajn lecionojn”, ĉar Jordi estas sperta en tiaj aferoj kaj promesis gvidi lin tra la retaj vojoj dum la venonta monato februaro. Kelkaj nomoj venis al la menso de Higinio: Chema, Andrés Martín, Francisco Javier, la kongreso de Kordovo, ktp. Valoraj esperantistoj, kiujn li memoras kaj pri kiuj ni parolis. En nia bulteno Monate ĉe Vi mi aldonos pliajn detalojn.

Ángel Arquillos

No hay comentarios:

Publicar un comentario