sábado, 9 de abril de 2011

Centjariĝo de Sevila Esperanto Asocio

Okaze de la celebrado de la unua jarcento de la fondiĝo de "Sevila Esperanto Asocio"  fare de Trinidad Soriano (S.E.A. 1911-2011), la pasintan ĵaŭdon, 7-a de Aprilo, tiu asocio okazigis prelegon ĉe la Oficiala kolegio de Flegistoj. La prelego kiu prenis la titolon "Esperanto io pli ol lingvo" temis pri la historio de Esperanto kaj estis prelegata de Josá Roldán León nuna Sekretario de S.E.A. La aŭditaron konsistigis ĉirkaŭ tridek personojn kaj ĉio okazis en agrabla kaj amikeca etoso.
Antaŭ la ĉefa prelego, Antonio Rodríguez Gasch, (Nuna Kasisto) kaj Loli García (Nuna Vic-prezidantino) mallonge parolis pri S.E.A. kaj la plenumo de ĝia unua jarcento, rakontante la eventojn kiujn la Asocio planas okazigi dum la jaro por fine celebri la ĉefan festotagon la 12-an de oktobro (tago kiu laŭ la antikva akta-libro de S.E.A. ĝi estis fondita).






No hay comentarios:

Publicar un comentario