viernes, 15 de julio de 2011

NOVA NUMERO DE "JURA TRIBUNO INTERNACIA"



Eldonita de Esperanta Jura Asocio, kunlabore kun nia Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, oni prezentos en Kopenhago, kadre de la ĉi-jara Universala Kongreso, la 10-an numeron de la jura revuo JURA TRIBUNO INTERNACIA. Ĉi-numere la revuo pritraktas jenajn temojn:

- Skizo de la Dana Jur-Sistemo.
- Enkondukon en la Studon pri la Arbitracia Kontrakto.
- La Operaco Hieronimo, el la internaci-jura vidpunkto.

La revuo, eldonita ĉi tie en Andaluzio, estas disvastigita tra la tuta mondo al tiuj geesperantistoj kiuj fakas pri juraj aferoj (advokatoj, juĝistoj, jur-profesoroj….) Se al Vi interesas tiuj aferoj ne hezitu kontakti kun la redaktoro:

J.M. Rodríguez, Apartado de Correos 3142. E-14080 Córdoba (Hispanio)

jueves, 7 de julio de 2011

Etosa vespero en Malago


        Hieraŭ   vespere,   Solo   Tronik,   Vinga,  Karmela, Mariló, mi kaj nova esperantistino el Ronda, kunsidis por  praktiki  la  lingvon,  ŝi  eklernas  de  antaŭ  unu monato, do ni ne povis multe babili, sed ni  profitis la okazon   paroli  pri  la   movado  en   Andaluzio,  en esperanto   kaj  en la  kastilia, en  esperanto  ĉar  nia samideanino  Vinga  el  Pollando  scias  nenion pri la hispana,  kaj  en  la  kastilia  ĉar  Isa,  nia  nova samideanino, ankoraŭ ne kapablas flue paroli, sed sufiĉe bone komprenas. Ni kafumis kaj bierumis en alloga trinkejo apud la ĉefestrato de la urbo, kaj post du horoj ni adiaŭis kaj rendevuis ĝis nova kunsido. En Ronda nuntempe estas grupeto da kvin homoj, kiuj entuziasme studas esperanton kaj ni deziras al ili sukceson.
Ángel Arquillos