viernes, 15 de julio de 2011

NOVA NUMERO DE "JURA TRIBUNO INTERNACIA"



Eldonita de Esperanta Jura Asocio, kunlabore kun nia Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, oni prezentos en Kopenhago, kadre de la ĉi-jara Universala Kongreso, la 10-an numeron de la jura revuo JURA TRIBUNO INTERNACIA. Ĉi-numere la revuo pritraktas jenajn temojn:

- Skizo de la Dana Jur-Sistemo.
- Enkondukon en la Studon pri la Arbitracia Kontrakto.
- La Operaco Hieronimo, el la internaci-jura vidpunkto.

La revuo, eldonita ĉi tie en Andaluzio, estas disvastigita tra la tuta mondo al tiuj geesperantistoj kiuj fakas pri juraj aferoj (advokatoj, juĝistoj, jur-profesoroj….) Se al Vi interesas tiuj aferoj ne hezitu kontakti kun la redaktoro:

J.M. Rodríguez, Apartado de Correos 3142. E-14080 Córdoba (Hispanio)

1 comentario:

  1. Ne forgesu sendi al mi ekzempleron,kvankam pri juro mi scias malmulte sed la legado mi certas ke estas tre interesa.

    ResponderEliminar