lunes, 29 de agosto de 2011

APERAS LA N-RO 90 DE GAZETO ANDALUZIA



La numero 90 de GAZETO ANDALUZIA, oficiala organo de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, ĵus aperis.  En ĝiaj 44 paĝoj estos eble trovi informojn pri la Esperanto-Movado en Andaluzio; rakonteton pri meteorito falita sur onuban vilaĝon en la jaro 1932-a; lingvajn konsilojn pri la korekta uzado de la imperativo en esperanto; raporton pri la ĝenerala kunsido de la Asocio okazinta en Malago la pasintan monaton januaron; artikolon pri la naciaj domajnoj ĉe Interreto kaj pri la movado enirigi la uzon de la domajno .and por Andaluzio.  Aperas ankaŭ artikolo pri la lingvo esperanto kaj la mara flaga alfabeto; la rubriko “Paĝoj pri Nia Historio” parolas pri la unua kurso de esperanto organizata en Sevilo en la jaro 1910-a; tiu pri internaciaj esperanto-asocioj temas ĉi-numere pri ILEI, la internacia asocio de instruistoj de esperanto.  Se Vi ŝatas turismi tra Andaluzio Vi trovos ĉi-numere abundajn informojn pri la onuba vilaĝo Alosno kaj oni sciigas al la legantoj pri la andaluza deveno de la holivuda diino Rita Hayworth.  Fine la rubriko pri Flamenko omaĝas al la granada kantisto Enrique Morente, forpasinta pasintjare.

Memoru, ke la revuon ricevas la membroj de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, espereble post unu aŭ du semajnoj. Se ankaŭ Vi deziras ricevi la revuon bv. kontakti kun mi.

José María Rodríguez.  Redaktoro de Gazeto Andaluzia















 


No hay comentarios:

Publicar un comentario