Jorge Camacho Cordón, unu el la plej elstaraj poetoj en la lingvo esperanto, partoprenos la Andaluzian Kongreson okazonta en la urbo Sevilo. Interalie li gvidos atelieron pri poezio kaj se eble, li respondos kaj klarigos aferojn pri gramatikaj duboj por tiuj kiuj lernas la lingvon aŭ por tiuj kiuj deziras plibonigi sian scipovon de esperanto. Ni bonvenigas lin kaj deziras al li ĉion bonan dum lia restado en Andaluzio.
jueves, 22 de septiembre de 2011
lunes, 19 de septiembre de 2011
Incendio en Vinilkosmo
Pasintan nokton, 18a-19a de septembro, okazis terura
katastrofo ĉe VINILKOSMO/EUROKKA.
La ekzercejo n-ro 7 kie ekzercis 3 rokaj bandoj kaj la stokejo de Vinilkosmo / EUROKKA, kie estis la sonsistemo, stokita materialo por la studio, instrumentoj kaj la plej granda parto de la ko-diskoj de Vinilkosmo, estis detruitaj de incendio.

El la listo "HEF-anaro".
viernes, 16 de septiembre de 2011
"El Esperanto en la actualidad"
En los monitories de TV que pone a
servicio del público el Servicio Municipal de Transportes Urbanos de Santander, al menos durante esta semana, estan pasando un reportaje
titulado "El Esperanto en la
actualidad".
miércoles, 7 de septiembre de 2011
DANCA SPEKTAKLO "NOTRE DAME"
Nia almeria samideano INDALECIO SEGURA GARCÍA estas membro de la danc-grupo “Esmeralda”, kiu nuntempe prezentas en kelkaj vilaĝoj de la tuta Andaluzio la spektaklon “Notre Dame”. Temas pri adaptado por danca reprezento de la fama verkaĵo de Victor Hugo. Ni invitas ĉiujn andaluzajn geesperantistojn ĉeesti la danc-spektaklon. Jen la programo por la venontaj monatoj:
Septembro Oktobro
8-a Santa Fé (Granado) 1-a La Carolina (Jaeno)
9-a Zaidín (Granado) 7-a Puente Genil (Kordovo)
10-a Santa Fé 8-a Úbeda (Jaeno)
18-a Torredonjimeno (Jaeno) 15-a Armilla (Granado)
23-a Villacarrillo (Jaeno) 22-a Adra (Almerio)
28-a Linares (Jaeno)
29-a Nijar (Almerio)

domingo, 4 de septiembre de 2011
Sukcesa kunsido en Sevilo
La 3-an de septembro, en la belega urbo
Sevilo, dek-tri homoj kunsidis en harmonia etoso por trakti gravajn temojn pri
la Centjariĝo de Sevilo kaj la Andaluzia Kongreso, okazontaj en oktobro, pri
kies programeroj datoj k.t.p. oni informos ĉi semajne perrete kaj pere de nia
blogo kaj bulteno. Atentu la blogon ĉar ni aperigos novan afiŝon kaj novan
paĝon pri la eventoj kune kun detala programero. Dankon.
Suscribirse a:
Entradas (Atom)