miércoles, 4 de enero de 2012


Karaj gesamideanoj,

Antaŭ ĉio, Feliĉan Novan Jaron 2012.


La afero pri ĉi komunikiĝo temas pri la Jar-abono de AEU 2012. Estus tre interese ke ĉiuj membroj de nia Asocio, ĝisdatigu sian jar-kotizon (20 €), dum la monato januaro, ĉar la asocio havas nur vian apogon pere de nia kunlaboro. Baldaŭ mi informos pri la Ĝenerala Kunsido kaj mi profitas la okazon inviti vin ĉeesti kaj partopreni.

Mi pretas gvidi mezan kurson de Esperanto, kiel kutime en la lernejo Al-Ándalus, sed mi bezonas scii kiom da homoj interesiĝas kaj, kiel kutime la klasoj okazos marde kaj ĵaŭde je la 18,00 h, (se vi preferas oni povas ŝanĝi la horaron).

Nia samideano John Gobourne, alvenos en Malagon, kaj li deziras renkontiĝi kun la grupo la tagon 20-an de januaro, do se vi intersiĝas pri tio, b.v. informi pere de la reto aŭ telefone. Mi opinias ke la plej bona loko estas la trinkejo Esperanto. Tie ni profitos la okazon brakumi unu la alian kafumi, ĉokoladumi kaj paroli pri la nova kurso de E-o.


NE FORGESU LA JAR-KOTIZON:

LA BANKO-KONTOJ ESTAS JENAJ:
                                                                       Caja General de Ahorros de Granada
                                                                       2031 0225 54 0100187657

                                                                       BBVA
                                                                       0182 4106 71 020 7160717


Kore kaj amike,

Ángel Arquillos López
Prezisanto de AEU

No hay comentarios:

Publicar un comentario