viernes, 11 de mayo de 2012

HEF kaj AEU kaj la Hispana Kongreso de Almagro

Karaj geamikoj kaj gesamideanoj de AEU. Nia Asocio denove membras en HEF, do ni devas kunlabori kun ili kaj marŝi antaŭen, ĉar kune ni estos pli fortaj. Ili donacis al nia Asocio dudekon da libroj por nia biblioteko, kaj mi aldonas, pormomente, dek pliajn volumojn, krom la granda biblioteko, kiu staras en Kordovo, dank'al nia kara Ĝenerala Sekretario José María Rodríguez Chema.
Mi profitas la okazon por informi al vi pri mia sperto dum la 71-a Hispana Kongreso de Esperanto okazinta  en la urbo Almagro, kie mi ĝuis kun pluraj gesamideanoj el la tuta mondo, ĉefe kun madridanoj,
kiujn mi konas de antaŭlonge. Ankaŭ mi ĝuis la riĉan programeron kun filmoj, teatraĵoj, ekskursoj, vizito al muzeoj kaj kulturaj ludoj, interalie. Ĉio rilate al esperanto kaj en esperanto. Dum la Ĝenerala Kunveno mi estis elektita vicprezidanton de HEF, do, mi devas multe pli labori ol antaŭe... Ĉio pri la kongreso kaj aliaj aferoj, vi legos en la venonta bulteno Monate ĉe Vi, aperonta en junio.


Ángel Arquillos
Prezidanto de AEU
Vicprezidanto de HEF


No hay comentarios:

Publicar un comentario