Juna esperantisto el Costa Rica, vizitis nian grupon de Esperanto en Malago kaj, kiel kutime ni kafumis kaj ĉokoladumis en la trinkejo Esperanto. Li vizitos kelkajn urbojn en Andaluzio. Nuntempe li loĝas en Londono.
miércoles, 27 de marzo de 2013
domingo, 17 de marzo de 2013
La Esperanto-Urbo
Apud la esperanto-flago ĉe la pordo de E-Centro.
Poloj, germanoj, hispanoj kaj hungaroj ĉe la prodo de E-C
Alia fasado de la Esperanto-Centro
Zsófia Kóródi ricevas mian libron por la biblioteko de la Centro
Busto de Zamenhof en la Centro.
Irene, simpatia polino kaj instruistino de E-o kun mia libro
Esperanto-Centro de Herzberg
Iam, almanaŭ unu fojo de nia
vivo, indas viziti la urbon Herzberg en Germanio. Multaj homoj konas la
Esperanto-urbon per novaĵoj en la reto kaj revuoj, sed la sperto viziti ĝin
estas alia afero, ĉar en relative malgranda domo, estas loko por pli ol 7.000 libroj
en kaj pri Esperanto, kaj kiel mi diras en mia raporto aperonta en nia bulteno
numero 1 de la jaro 2013 kun la nova nomo "AEU-bulteno", vi povos
malkovri pliajn detalojn, tamen vi povas klaki la jenan retadreson pri la
Esperanto-Centro de Herzberg hispanlingve en Wikipedia: http://es.wikipedia.org/wiki/Herzberg_am_Harz. Vidu kelkajn fotojn pri mia vizito.
Suscribirse a:
Entradas (Atom)