jueves, 8 de enero de 2015

KEP ENDERBY FORPASIS

KEP ENDERBY FORPASIS

Universala Esperanto-Asocio funebras sian eksan prezidanton Kep Enderby, kiu forpasis la 8-an de januaro 2015 en la agho de 88 jaroj. Li naskighis la 25-an de junio 1926.

Enderby estis edukita en la Altlernejo de Dubbo kaj en 1944 li alighis al la flugarmeo. Li studis juron en la universitatoj de Sidnejo kaj Londono. Ekde 1950 li laboris kiel juristo kaj instruis. Ekde 1962 li estis universitata preleganto. En 1970 li estis elektita al la Australia Parlamento. De 1972 ghis 1975 li estis ministro, unue pri australia produktado kaj poste pri justico. Post tio li denove laboris kiel juristo kaj ricevis la titolon Advokato de la Reghino. De 1982 ghis sia emeritigho en 1992 Enderby estis jughisto che la Supera Kortumo de Nova Sud-Kimrio. La iama amatora golf-championo havis diversajn gravajn funkciojn en tutaustraliaj kaj regionaj juraj institucioj. Ekde 2003 li prezidis la regionan societon pri libervola eutanazio.

Kep Enderby lernis Esperanton en 1987. De 1992 ghis 1997 li estis prezidanto de Australia Esperanto-Asocio. Kiel prezidanto de la Loka Kongresa Komitato li gvidis la organizadon de la 82-a UK en Adelajdo (1997). Dum kvar oficperiodoj, de 1992 ghis 2004, li estis membro de la Komitato de UEA. En 1998 Enderby estis elektita kiel prezidanto de UEA, funkcio, kiun li plenumis ghis 2001. Prezidanto de Esperanta Jura Asocio li estis de 1996 ghis 2002. En la vochdonado de la revuo La Ondo de Esperanto li estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 1999. En 2004 li estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Kiel prezidanto de UEA Kep Enderby elstarigis en siaj paroladoj kaj artikoloj la gravecon de la laboro por la homaj rajtoj. Li pledis ankau por pli proksima kunlaboro inter UEA kaj aliaj Esperanto-organizajhoj, aparte Sennacieca Asocio Tutmonda, kies fervora membro li estis.

No hay comentarios:

Publicar un comentario