Deklaro de Universala
Esperanto-Asocio okaze de la Tago de Holokaŭsta Memoro
27 januaro 2018. Ĉiujare
la 27-an de januaro Unuiĝintaj Nacioj rekonas la Tagon de Holokaŭsta Memoro, la
tagon de la liberigo de la ekstermejo Auschwitz-Birkenau kiun starigis la
Nazioj kiel parton de sia programo de genocido. Temas pri tago de funebrado,
ĉiujara promeso neniam forgesi tiujn kiuj mortis nek la monstrecon de la
genocido kiu detruis ilin, kaj tago kiam la popoloj de la mondo estas alvokataj
eldiri la vortojn “Neniam Plu” – neniam plu oni permesu ke tiaj barbarismaj
agoj okazu.
La Esperanto-movado aparte funebras tiujn kredantojn pri internaciismo kaj
internacia kompreniĝo kiuj, ĉu pro sia raso ĉu pro siaj politikaj aŭ aliaj konvinkoj pereis je la manoj de la Nazioj. Inter ili estis
ĉiu rekta familia posteulo de L.L. Zamenhof, fondinto de Esperanto, escepte de
unu sola transvivanto – kaj inter ili estis multnombraj esperantistoj en
Germanio, Pollando, Hungario, Ĉeĥoslovakio kaj aliloke. Ili inkluzivis
esperantistajn ŝtatoficistojn, instruistojn, kuracistojn, ĵurnalistojn,
poetojn. Kaj inter la travivantoj estis ankaŭ esperantistaj herooj kiuj ŝirmis
aliajn for de ekstermiĝo.
Temas ankaŭ pri tago kiam ni memoras tiujn kiuj ne rezistis aŭ ne povis
rezisti tiun tiranecon kaj buĉadon; kaj ni promesas, antaŭ la ekzemplo de la
Holokaŭsto, kontraŭstari maljustecon kie kaj kiam ajn ĝi okazas. Ni eble
memoras la vortojn de la esperantista poeto Leen Deij, kiu en 1948 esprimis
sentojn kiuj rilatas al ĉiuj gentoj kaj ĉiuj religioj.
Al la juda foririnto
Li fermis la kofron, manpremis –
adiaŭ!
Sen ia protesto li iris… Hodiaŭ
mi tion komprenas; li povis nur
miri,
ke mi, la kristano, lin lasis
foriri.
Kun kapo klinita la kofron li
portis.
Li iris la vojon al Auschwitz kaj
mortis
sen ia protesto… Li povis nur
miri,
ke mi, la kristano, lin lasis
foriri.
Kaj iam la filo kun filo parolos,
kaj tiu demandos, la veron li
volos.
La mia silentos… kaj povos nur
miri,
ke mi, la kristano, lin lasis
foriri.
Ni sentis kompaton kaj monon
kolektis,
dum kelkaj el ni la infanojn protektis.
Sed Auschwitz ekzistis! Nu, kion plu diri?
Ke mi kaj ke vi… ni lin lasis foriri.
________________________________________________________________________________________________________Universala Esperanto Association
Office for Liaison with the United Nations, 777 United Nations Plaza, New York,
NY 10017. [1] 212-687-7041. www.esperantoporun.org.